Ljuda Lapatto – Kial mi kantas / Jazz Music in Esperanto
🎤🎶 AI-kantistino Ljuda Lapatto prezentas sian novan kanton en ĵaza stilo.
Teksto de la kanto estas originala poemo en Esperanto de poeto Wiktor Elski. La poemo ’Kial mi kantas’ estis publikigita en 1910.
Eta fakto el la vivo de la kantistino: ŝi naskiĝis en Ĉinio, en Harbino, en familio de rusaj enmigrintoj, kiuj fuĝis de la bolŝevikoj. Nuntempe, ŝi loĝas en Parizo.
Teksto:
Kial mi kantas nur amajn parolojn,
Kial harp’ mia nur ludas pri l’ am’,
Kial priskribas mi senton de l’ koroj,
Krevon ilian kaj finon de flam’?
Kial en horo de l’ sankta inspiro
Kantas mi ravon, sopiron sen lim’,
Kial mi plendas pri ies foriro...
Ĉu nur malĝojo en mia anim’?
Kial rivere la kordoj ne bruas,
Kial mi gajon ne vidas en mond’,
Kial malĝojaj la pensoj enfluas
Miajn verkaĵojn per ombra la ond’?
Kial, ho, kantojn malgajajn mi kreas,
Kial gajeco ne venos al mi,
Kial en nigra la tomb’ mi pereas
Anstataŭ vivi kun kred’ al geni’.
Kial ho, kial? Demandas mi vane,
Saman revokon mi aŭdas en kor’.
Malĝoj’ por ĉiam kun mi akompane
Ĝis mort’ irados, ĝis lasta la hor’.
2 views
115
32
5 months ago 00:03:55 2
Ljuda Lapatto – Kial mi kantas / Jazz Music in Esperanto