HaIeIuja

Mia traduko de la vaste konata kanto de Leonar Cohen. La registro estis farita dum nia koncerto kadre de la kultura programo de la UK-102 en Seulo, 2017. Se vi ŝatas la muzikon, mi petas aboni al nia kanalo kaj premi la butonon “Ŝatas“. Dankon! *** Davida bela melodi’ Tre plaĉis al ĉiela Di’ Sed vi ne zorgas pri l’muzika bruo ja Ĝi sonis tiel: bela tril’ Minora fal’, maĵora bril’ Hezitas l’reĝ’ kaj versas Haleluja Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja Vi kredis firme, kaj venis l’pruv’ Ŝi banis sin en ora kuv’ Ŝia beleco ŝanĝis ĉion tuje Ŝi lasis vin en iu kantin’ Kunprenis koron, konkeris vin Kaj viaj lipoj flustris Haleluja! Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja Mi estis, kara, ĉi tie jam Min batis sort’, min vundis am’ Mia anim’ estis malplena u
Back to Top