Nigra Kato - Por

Ĉu vi volas malfermi manojn Kaj vian junan kor’? Ĉu vi volas superi dolorojn Kaj liberigi la mond’? Mia knabo, mi vin amegas - Mi volas vivi kun vi - Sed por mi ĉiam gravas l’ libero - Por liberec’ vivu ni! Ni ja estas samseksemuloj - Ĉiu havas la rajton mem’, Do ke vivu en ĉiu ulo Tenereco nur kaj amem’! La liberaj virinoj, viroj Memdecidos pri lia am’, Ke por ĉiam de l’ Ter’ foriru Malliber’, malsan’ kaj malam’! Kaj anstataŭ senfinmilito L’amo floros tutmonde nur, Estos l’vivo pli altkvalita, Ĉiam plena de dolĉa plezur’! Prenu do mian fortan koron, Kune iru ni al la batal’ - Ni feliĉe ĉi tie mortu Por la libera homar’!
Back to Top