“La Espero“ estas poemo verkita de Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto, kaj unue publikigita (sen titolo) en Plena Lernolibro de la Tutmonda Lingvo Esperanto por Rusoj, 1890.
1.
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
2.
Sub la sankta signo de l’ espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
3.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.
#esperanto #poetry #poetrycommunity #поэзиямира #поэзия #эсперанто
5 views
73
14
3 months ago 00:03:10 1
Leo Dan — Cómo Te Extraño Mi Amor [Letra + Video]
3 months ago 00:25:46 1
💕😍 Manualidades FACILES para ORGANIZAR! / 4 LINDAS CESTAS CON RECICLAJE/ IDEAS CON CARTÓN RECICLADO
3 months ago 00:21:45 1
3 PRECIOSAS IDEAS CON YUTE - Manualidades útiles para la cocina - Crafts for the kitchen with jute
3 months ago 11:54:59 1
Las 10 piezas de música clásica más famosas que deberías escuchar | Mozart, Beethoven, Vivaldi