La sorto gvidos vin: la Muzikalo

Ĉu la knabino sukcesos alparoli sian plej ŝatatan kantiston? Ĉu la muzikgrupo travivos la streĉon de lastmomenta kantoverkado? Ĉu la nerespondeca knabo suferos la konsekvencojn de siaj mensogoj? “La Sorto Gvidos Vin” estas muzik(al)a rakonto pri enamiĝo, amikeco, lojaleco kaj la nescio pri la estonto. Ne timu kaj aliĝu al la karavano de roluloj, por vidi kiel la sorto gvidas ilin. “La sorto gvidos vin“ estas muzikalo originale verkita en Esperanto. Ĝi estis unuafoje prezentita al publiko la 11-an de Aŭgusto 2023 dum la 79-a Internacia Junulara Kongreso en Lignano Sabbiadoro, Italio. 🔗 Ĉu vi interesiĝas pli pri ĝi? Legu pri tio je 🔗 Ĉiuj kantoj de la muzikalo disponeblas en platformoj kiel Spotify: 00:00:00 - Komenco 00:00:45 - La sorto gvidos vin (malfermo) 00:10:24 - Kanto pri kantoverkado 00:22:29 - Ĉiu tag’ 00:26:35 - La bona temp’ 00:37:04 - Volontulo de TEJO 00:43:27 - Vi estas fora 00:47:45 - La sorto gvidos vin La muzikalo estis realigita ene de projekto financita de la Eŭropa Unio. Vidoj kaj opinioj esprimitaj estas nur de la aŭtoroj kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ la Eŭropa Eduka kaj Kultura Plenuma Agentejo (EACEA). Nek Eŭropa Unio nek EACEA povas esti konsideritaj respondecaj pri ili. ——————————————— Sekvu nin! ★ Facebook: ★ Twitter: ★ Instagram: ★ Retejo de TEJO: Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon! Membriĝu en TEJO:
Back to Top